
| Kia arto estas Chigirie ? |
![]() |
![]() |
|
|
|
|
|
| La paperproduktado estis iniciatita en antikva Cxinio;en la komenca tempo, | |
| papero estis farita el bambuoaux pajlo kiuj havas mallongajn fibrojn. | |
| Post kiam la paperfarado estis enkondukita en Japanionen la 6-a jarcento, | |
| tiuj materialoj estis anstatauxigitaj per brusonetio havanta pli longajn fibrojn. | |
| Kio estas la diferenco inter Japana Papero "Washi"kaj ordinara papero | |
| ofte nomata "Yoshi"signifanta okcidentan paperon en Japanio? | |
| La fibroj uzataj kiel materialoj por produkti Japanan Paperon | |
| estas multe pli longaj (2-15 milimetraj) ol tiujpor la okcidenta papero | |
| (malpli ol 2 milimetraj). | |
| Kaj krome, pro la specifa procedo de permana paperfarado evoluiigita | |
| en nia lando, Japana Papero povas esti farita tre maldika kaj samtempe | |
| tre fortika kaj elasta kun fibroj bone miksitaj kaj kunigitaj. | |
| Kaj do kia pentro estasChigirie ? | |
| Gxi estas speco de " collage"* farita per Japana Papero, vi povas diri, | |
| tamen ne ordinara kiel vi imagas cxe la vorto "collage*". | |
| *"Collage" estas, origine, franca vorto signifanta "bildon faritan per pecoj de papero, | |
| sxtofo, fotografajxoj ktp.kiuj estas gluitaj sur gxia surfaco". | |
| Kolorigita Japana Papero estas uzata por fariChigirie-on | |
| kiel anstatauxajxo de farbo por akvarelo aux oleopentrajxo. | |
| Japana Papero cxefe uzapa por tiu celo estas softa kaj absorbema papero | |
| tauxga por esti tinkturita por naskigi nuancojn ambaux akrecajn kaj mildajn, | |
| firmajn kaj molajn kaj tonojn kaj kolorojn. Ofte okazas ke la delikataj nuancoj | |
| kaj subtilaj koloroj de la tinkturita papero kondukas pentrantojn(pentristojn) | |
| al neantauxsupozeblaj ideoj aux imagoj por trovi temon por sia pentrado. | |
| Kio estas la signifo de la vorto "Chigirie" ? | |
| La japana vorto "Chigirie" estas la kunigita vorto de du bazaj vorteroj | |
| "chigiri" kaj "e". "Chigiri" estas la nominativa formode la verbo "chigiru" | |
| signifanta "tiri" aux "sxiri" kaj "e" bildon aux pentrajxon. | |
| Tiel doChigirieestas bildon aux pentajxon faritan per sxirita Japana Papero. | |
| Kompreneble tondi per trancxilo aux tondilo ne estas malpermesita, | |
| precipe kiam viaj fingroj ne povas sxirtiri pecojn tro maldikan aux tro | |
| malgrandan, aux ecx kiam vi volas pecojn kun akraj randoj. | |
| Notindas ke pro tiu metodo de papersxirado por fariChigirie-on, | |
| gxi alportas karakterizan trajton de mildeco kaj tenereco, | |
| klare senteblan cxe iu ajn verko deChigirie kiun vi spektas. | |
| Chigirie ja estas tre interesveka paperarto japana! | |
| Kial ne provi gxin! |
| Kiel fari Chigirie? |
| Usuwashi orTengujoushi: tre maldika(travideble maldika) papero |
Atsuwashi dika papero(normala dikeco) |
Rakusuishi mezdika |
| Usuwashi (Tengujoushi)-Murazome | Atsuwashi-Itajimezome | Harusameshi-Murazome |
| Usuwashi (Tengujoushi)Mujizome | Atsuwashi-Saganzome | |
| Unryushi-Murazome |
| Kompletoj de tinkturita Japana Papero |
| Terminaro |
|---|
| ai- signifas indigon atsu- : dika -gami(-kami) : paper0 harusame : primavera pluvo muji- : plata koloro mura- : ombra pigumento- : pigmento unryu : dragono-en-nubo usu- : maldika -zome : tinkturita |
Pri mendo
Pri ni
Demando aux informpeto
Kopirajto 2002-2009 Butiko de Japana Papero SHIORI, Cxiuj rajtoj reservitaj.
1-8-8 Higashi-Ikebukuro,Toshima-ku,Tokio 170-0013 JAPANIO