
| Kiel fari Chigirie-on? |
| Ni provu fari Chigirie-on de kamelio dekstre montritan. Cxi tie por ne gxeni nin, ni uzu porkomencantan kompleton de kamelio. |
![]() |
| Estas kvar folioj de Japana Papero kolorigitaj respektive rugxa, verda,
bruna kaj flava, kaj malgranda blanka dika paperpeco. |
![]() |
| Unue vi sxiras ses foliojn: Metu la transigan paperon nomatan "Chaco-papero*" sur la verdan paperon, sub la desegnajxon. Pauxsu la randlinion de la elsxirota folio sur la desegnajxo. (*Chaco-Papero estas akve forvisxebla transigilo. Vi povas transigi ajnan desegnajxon cxu sur paperon, cxu sur fabrikajxon, aux cxu sur lignajxon; kaj markoj nebozonataj tuj malaperas tusxite de tuko aux peniko trempita en la akvo.) |
![]() |
| Jen blua linio desegnigxas sur la verda papero. | ![]() |
| Vi sxiras gxin per dikfingro kaj montrofingro laux la blua linio kaj vi
akiras la folion. Sama procedo pri la aliaj folioj. |
![]() |
| Nun sxiru la rugxan paperon por akiri kvin petalojn; elektu la parton kie
la rugxa koloro grade sxangxigxas de densa al malpli densa. La procedo estas tute same kiel pri la aliaj folioj. |
![]() |
| Kaj nun vi glatigas la randojn de la sxiritaj paperpecoj tiel ke cxiuj fibroj direktu sin eksteren. | ![]() |
| Sxiru la brunan paperon por fari trunkon kaj tiam la flavan paperon por havi kalikon. | |
| Kungluu kvin petalojn en unu tutajxon, metante(sed ne gluante!)
ilin sur la desegnajxo tiel ke la formo de la floro estu korekte ordigita. |
![]() |
| Preparu Shikishi-on* aux tabulon, gluu cxiujn pecojn sur gxin, metante la plej fundan unue,
kaj poste la sekvantan kaj tiel plu. (*Shikishi estas ornamita papertabulo por skribado de poemoj aux pentrado gxenerale uzata de la belamantoj en Japanio ekde antaux multaj jaroj.) |
![]() |
| Cxiuj bildoj en tiu cxi pagxo estas protektitaj je kopirajto. |
| Usuwashi orTengujoushi: tre maldika(travideble maldika) papero |
Atsuwashi dika papero(normala dikeco) |
Rakusuishi mezdika |
| Usuwashi (Tengujoushi)-Murazome | Atsuwashi-Itajimezome | Harusameshi-Murazome |
| Usuwashi (Tengujoushi)Mujizome | Atsuwashi-Saganzome | |
| Unryushi-Murazome |
| Kompletoj de tinkturita Japana Papero |
| Terminaro |
|---|
| ai- signifas indigon atsu- : dika -gami(-kami) : paper0 harusame : primavera pluvo muji- : plata koloro mura- : ombra pigumento- : pigmento unryu : dragono-en-nubo usu- : maldika -zome : tinkturita |
Pri mendo
Pri ni
Demando aux informpeto
Kopirajto 2002-2009 Butiko de Japana Papero SHIORI, Cxiuj rajtoj reservitaj.
1-8-8 Higashi-Ikebukuro,Toshima-ku,Tokio 170-0013 JAPANIO